Kiberio: ĉu sekvi la paŝojn de Odiseus?

Kiberio naskiĝis dank’ al iniciato de la Biblioteca de las Indias kun la celo kolekti E(id)-lingvajn blogojn kaj utili al plivigligo de la Esperantidlingva Blogsfero. Ĝi ne estas plia blogo kolektanta afiŝojn el aliaj blogoj sed granda halo kies pordetoj pluiras al plej diversaj blogoj verkataj en Esperanto kaj Esperantidoj. Antaŭ ol ĝia unujariĝo ni decidis lanĉi apartan blogon, tio estas, tiun ĉi blogon kies celo estas informi pri la progresoj, ŝanĝoj kaj aliaj sciindaĵoj rilate la blogportalon. Spite la nulan atenton ĉe la tradiciaj komunikiloj en Esperantio la ĉijara komenco estas plej bonaŭgura kaj kontentiga: ĝi daŭre kreskas monaton post monato.

Odiseus estas blogoreto kiu naskiĝis kiel respondo al kerna punkto en la elekto de TTT-iloj kaj kies distingon ni, ĉe Las Indias, uzadas por kompreni sociajn ŝanĝojn okazintajn en la lastaj jardekoj, tio estas, la retaj topologioj kaj kion ili rakontas.

Jen kiel Fran, unu el la iniciatintoj de Odiseus, rankontas pri la ĝia naskiĝo:

Antaŭ kelkaj jaroj, kiam twitter y facebook ankoraŭ ne ekzistis por la granda publiko, Andrés kaj mi, ĝuinte unujaran senpagan gastoservon dank’ al promocio de red.es, rifuzis reveni al servoj de aliuloj por gastigi nian diĝitan identecon, kvamkan tiumomente mi kredas ke ankoraŭ mi ne sciis kion signifis tiu termino. Tio estis la ĝermo de Odiseus.

Oni jam konversaciis pri tio ĉi kaj la atentigo estis klara kaj frapa:

La centralizado de la reto, tio estas, la populariĝo de centralizitaj servoj, estas danĝero por la individuaj liberecoj kaj ramo de la kontrol-socio antaŭenpuŝita de la korporacioj kaj la ŝtatoj.

La iniciatintoj de Odiseus, fronte el tiu ĉi supra atentigo, klare respondis:

Fran kaj Andrés aĉetas domajnon odiseus.org kaj lanĉas la iniciaton, tio estas, disponigi gastoservon por la blogoj de niaj amikoj.

Sendube la decido de la odiseuloj, aĉeti domajnon kaj kontrakti gastoservon, estas la plej trafa kaj efika kontraŭ la centralizado de la reto sed kiajn barojn plej multaj trovas decidinte tion ĉi?.

Mi ne kapablas krei per mi mem, mian propran retpaĝaron, eĉ mi ne havas kroman komputilon, kiun mi povus uzi kiel retservilon, do ŝajne, mi ĉiam dependos de aliaj.

Do, vidante la situacion – centralizado de la reto – kaj konante la plej trafan kaj efikan decidon kaj ĝiajn barojn restas nur demandi sin kial ne sekvi la paŝojn de Odiseus?.


Kiberio kreskas monaton post monato

Mi deziras al vi ĉiuj feliĉan kaj bonsukcesan novan jaron. Mi volas profiti la okazon por rankonti al vi ke kiberio kreskas monaton post monato. Kiberio komencas la novan jaron kun 5 pliaj blogoj: Liberaj Bestoj, Multe da ridojBlogo de Mastro Jano, Blogo de Marko kaj Blogo 21. Krome menciindas ke dum la jaro 2011 granda parto el la vizitoj kiuj ricevis kiberion venis el aliaj retejoj, do, plian fojon dankon al ligintoj. Ja la reta konversacia komunumuno kreskas sed la demando estas ĉu, dank’ al la socia naturo de la distribuitaj retoj, komencos artikuliĝi konversacioj preter la imagitaj komunumoj?.


Unua afiŝo sub la etikedo «ekkoni la blogistojn» jam publikigita

La ĉefa celo de Kiberio kaj sekve de ĝia blogo estas helpi la intensigon de la interagado inter la blogistoj kaj aliaj kiberianoj, tio estas, loĝantoj de la kiberspaco kiuj interkompreniĝas Esperantidlingvie. Ĉi-cele mi, bonvenas helpantoj ;-) , planas lanĉi diversajn projektojn. Hodiaŭ mi lanĉis la unuan :-D ĝia nomo estas «ekkoni la blogistojn» kaj ĝi konsitas el serio da afiŝoj per kiu vi povas…divenu..divenu…jes  ekkoni la blogistojn kaj la blogistoj povas interkonatiĝi. Nu, mi invitas vin legi la unuan afiŝon el tiu kreskonta serio. Temas pri intervjuo al Ora Mezo kies blogo estas http://bagateloj.org/. Estu atenta ĉar venos pliaj ;-) .


«ekkoni la blogistojn»: Ora Mezo / bagateloj

http://bagateloj.org/

1) Kio estas via nomo (aŭ via kromnomo)?

Mia nomo estas Dmitri Breĉalov, kaj multaj min konas kiel Ora Mezo aŭ dmych (prononcu simile al ‘dimiĉ’ kun akcento sur la unua silabo:).

2) Kiam naskiĝis via blogo?

Pri kiu blogo temas? ;) Mia unua blogo ĉe LiveJournal naskiĝis pli ol kvin jaroj antaŭ. Unue ĝi estis dulingva: rusa kaj Esperanta, sed poste mi decidis dividi la blogon. Dum kelka tempo mia Esperantlingva blogo vivis ĉe mia domajno oramezo.org, ĝi kelkfoje ŝanĝis la nomon kaj nun ĝi nomiĝas “Bagateloj: Ilustrita blogo pri nenio krom…” kaj
finfine mi decidis transkokigi ĝin al aparta domajno http://bagateloj.org (kaj mi decidis rifuzi de la domajnnomo oramezo.org).

3) Kiom da afiŝoj vi publikigas tage, semajne, monate?

Ideale mi strebas afiŝi po unu blogeron ĉiutage, sed jen mi estas tro okupita, jen mi havas nenion por afiŝi… Do, la blogeroj aperas ne tiom regule, kiom mi dezirus. Tamen, mi strebas… :)

4) Pri kio temas via blogo?

Pri bagateloj. :) Fakte, pri mia propra vivo, mia familio, pri bela kaj terura urbo Moskvo, pri tio, kio interesiĝas min: aferoj en Rusio, filantropia agado. Kaj, kompreneble, mi afiŝas multe da miaj propraj fotoj – ja mi estas pasia fotisto. Krome, ĉar mi estas programisto kaj pasia uzanto de poŝtelefono, mi afiŝas informojn pri diversaj poŝtelefonaj aplikaĵoj (ĉefe por Android, ĉar nun mi uzas ĝin).

5) Ĉu vi havas aliajn blogojn?

Jes. Krom Bagateloj mi plu havas mian unuan blogon ĉe LiveJournal: http://dmych.livejournal.com, kiu estas nun plene ruslingva kaj temas ĉefe pri filantropia agado kaj fotado. Mi ankaŭ havas blogon ĉe Tumblr (apud Bagateloj), kiu nomiĝas “Ĉiutaga fotisto”, kaj kie mi afiŝas multege da fotoj: http://dmych.org.

6) Kian rolon ludas via blogo ĉe via Esperantumado?

Ĉefan. Ĝi estas mia ĉefa “tribuno” per kiu mi alparolas al Esperantujo. :) Tamen, respondojn mi ricevas per Twitter kaj Facebook.

7) Kiujn blogojn vi aparte ŝatas?

Ho! Malfacila demando. :) Fakte mi apenaŭ havas ŝatatajn blogojn. Mi simple vizitas http://www.kiberio.com/ kaj legas tion, kio ŝajnas al mi interesa. :) Tamen, mi devas mencii blogon de Vjaĉeslav Ivanov ĉe http://amikeco.ru/, kiun mi ĉiam legas, kaj Esperantan Retradion de Anton Oberndorfer ĉe http://peranto.posterous.com/.

8) Ĉu vi ŝatus diri ion alian?

Mi alte traktas valoron de Kiberio kiel bona kaj utila kolekto de Esperanta blogosfero. Multajn dankojn al Manuel, kiu kolektas blogojn kaj subtenas la retejon. :)

9) Proponu tre afiŝojn el via blogo:

Hm… Ĉu mi petus? Mi petus al la legantaro de mia blogo proponi temojn, kiuj estas interesaj al vi: aferoj en Rusio, Androida programaro, mia privata, familia vivo aŭ simple fotoj? Kio estas plej interesa por vi?


Dankon al ligintoj

Kiberio jam estas pli ol unu jaraĝa. Iom post iom ĝi fariĝas konata en la Esperant(id)lingva kiberspaco. Pruvo de tio ĉi estas la kreskado de la nombro da ligiloj ĉe diversaj blogoj kaj retejoj.

Kiberio simple celas estigi halon el kie plu iri al plej diversaj blogoj Esperant(id)lingvie. Do, la kreskado de la nombro da ligiloj, kiuj konektas tiun halon kun la kiberspacaj hejmoj de plej diversaj Esperant(id)parolantoj, estas bona novaĵo kaj ĝi kontribuas al la plifortiĝo de tiu reto kiu iom post iom komencas trovi sin.

Espereble tiu kreskado preparas la terenon por la naskiĝo de konversacia komunumo kiu montriĝos en la plimultiĝo de ligiloj ĉe afiŝoj en plej diversaj blogoj.


Kiberio lanĉas sian propran blogon

Hodiaŭ 17an de aprilo Kiberio lanĉas sian propran blogon. La celo de tiu ĉi blogo estas informi pri la progreso, ŝanĝoj kaj ĉio rilate retpaĝon kiu kolektas Esperantidajn blogojn: Kiberio.com.

Krome ni planas informi kaj diskonigi pri temoj rilataj al Interreto, Kiberspaco kaj Sciencfikcio. Viaj komentoj estas tre bonvenaj ;-)


Follow

Get every new post delivered to your Inbox.